Centra hejtado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hejtinstalaĵo por centra hejtado
Hejtilo por hejma uzado

Centra hejtado estas tipo de la hejtado, kiam oni hejtas tutan konstruaĵon aŭ konstruparton per aparte lokita hejtilo.

La plej frua formo de la centra hejtado estis la hipokaŭsto, kiam oni hejtis en la antikva romia imperio per varma aero.

Moderna kaj plej ofta formo de la centra hejtado estas la hejtado per varmega akvo, kiam oni kondukas la varman akvon tra tuboj al la radiatoroj en la ejoj. La varma akvo estas produktita plej ofte en hejtilo funkciigita plej ofte per fosila fuelo (gaso, solidaj brulaĵoj kiel ligno, karbo aŭ per hejtoleo). Malofte oni uzas varman akvon de nuklea centralo aŭ varmon el geoterma energio per efikeca varmopumpilo.

Oni povas ofte kombini la hejtadon kun ventilado, aerreguligo (malvarmigo) per elektra instalaĵo; tiam oni uzas plej ofte aeron pro transigi la bezonatan temperaturon.